Dovro (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dover
Dover
St Mary in Castro
Dover Castle
Dover
Panorama
(Ĉi-tiu artikolo temas pri la angla havenurbo, Dover. Por aliaj, jen Dover (apartigilo).)

Dovero (angle: Dover, pron. /ˈdəʊvə/) estas urbo en la angla provinco Kent kun grava haveno, la plej proksima angla loko al Francio kaj kontinenta Eŭropo – 34 kilometroj. Grandaj pramŝipoj kaj aerglitaj boatoj portas pasaĝerojn, aŭtojn, ŝarĝveturilojn ktp. al Kalezo kaj Bulonjo-ĉe-Maro.

Ĝi estas fama pro sia blanka klifaro, kiu konsistas el kretŝtono. La klifoj donis al Anglio la kromnomon Albion kiu signifas Blanka. La klifaro estas forta, emocia simbolo por maristoj kaj aliaj vojaĝantoj survoje hejmen. Vera LYNN, angla kantistino kaj la kanto nomita “La Blankaj Klifoj de Dovro” famiĝis dum la dua mondmilito .

La urbo mem estas agrabla kaj vizitinda kun kastelo kaj interesa historia centro kun multaj restaĵoj de la Romia periodo.

Ĝi estis la loko (kune kun Calais) de la unua iom grava internacia E-a kunveno.

Eksteraj ligiloj