Drangey
Drangey estas roka insulo en la Skagafjordo (islande Skagafjörður) de Islando. De la insulo oni havas bonan panoramon super la tuta distrikto. Ĉiuprintempe Skagafjordanoj kolektas ovojn de la marbirdoj kiuj estas multnombraj en la rokaro de la insulo.