Duko de Lankastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko, princo de Kimrio estis la lasta, kiu portis la titolon, antaŭ ol ĝi fandiĝis kun la krono, kiam li iĝis Henriko la 5-a

Ekzistis pluraj dukoj de Lankastero dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. La dukujo de Lankastero estis kreita trifoje.

La unua kreado okazis la 6-an de marto 1351, por Henriko de Grosmont, pranepo de Henriko la 3-a. Li estis ankaŭ 4-a grafo de Leicester, 1-a grafo de Derby kaj 1-a grafo de Lincoln. Kiam la duko mortis en 1361, tiu kreaĵo ekstingiĝis.

La dua kreado okazis la 13-an de novembro 1362, por Johano de Gaunt, kiu estis kaj la bofilo de la unua duko kaj la kvara filo de Eduardo la 3-a. Johano edziĝis al Blanche de Lankastero, filino de la 1-a duko de la unua kreado. Kiam la unua duko de tiu ĉi kreado mortis la 4-an de februaro 1399, la dukujo transiris al la filo de Johano, Henriko de Bolingbroke, 1-a duko de Hereford.

La tria kreado okazis la 10-an de novembro 1399 por Henriko de Monmouth, princo de Kimrio, plej aĝa filo de la nova reĝo, kiu mem estis antaŭe duko de Lankastero. Kiam la 1-a duko iĝis reĝo Henriko la 5-a en 1413 la dukujo iĝis parto de la krono denove.


Dukoj de Lankastero, unua kreado (1351)

Dukoj de Lankastero, dua kreado (1362)

Dukoj de Lankastero, tria kreado (1399)

Vidu ankaŭ