Dur-Ŝarukin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dur-Ŝarukin (la akada nomo signifis fortikaĵo Ŝarukin) estis ĉefurbo, rezidejo de novasira reĝo Ŝarukin la 2-a. Ĝi situas en la hodiaŭa Irako, proksime al la vilaĝo Horsabad, loĝata de asiraj kristanoj.

Historio

La urbo estis ekkonstruita en 717 a.K., kiam reĝo Ŝarukin decidis translokigi la tiaman rezidejon el Kalhu je 50 km pli norde. La inaŭguro de la urbo okazis en 706, sed posteulo de Ŝarukin (Sin-ahe-eriba) forlasis la urbon jam en 705, post morto de Ŝarukin. La nova rzidejo iĝis Ninive. La loĝantaro forlasis la urbon post 100 jaroj, post kolapso de la Asira imperio.

La urbon malkovris la mosula konzulo de Francio, Paul-Émile Botta en 1843. Li travis antaŭjare ruinojn de Ninive, ricevis monapogon de la pariza registaro por fosado (1842-1844). Pli poste gvidis novajn fosadojn (1852-1855) Victor Place, kiu sendis reliefojn en Eŭropon. Inter 1928 kaj 1935, usonaj arĥeologoj esploris la urbon.

La plimulto de trovitaĵoj de Dur-Ŝarukin nun videblas en la Louvre kaj British Museum.

La urbo

La urbo kuŝas sur 280 hektaroj kaj havas la bazformon de kvadrato. La eksteraj muroj estas dividitaj per sep pordegoj kaj longas 1700x1750 metrojn. Sur la nordokcidenta parto de la urbo altiĝis la citadelo, kiun ĉirkaŭis aparta muro kaj en kiu lokiĝis la palacoj, temploj.