Durham (Norda Karolino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Norda Karolino

Durham estas urbo en la centra nordo de Norda Karolino. Ĝi estas la administra centro de Konteo Durham kaj sidejo de tri universitatoj: Universitato Duke, Centra Universitato de Norda Karolino kaj Nord-Karolina Lernejo de Natursciencoj kaj Matematiko.

La urbo estis fondita en 1853 kiel fervoja bazo kaj nomita laŭ Bartlett Durham, kuracisto, kiu donis terenon al la fervoja kompanio.