Eŭropa Patent-Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭropa Patent-Organizaĵo estis fondita en 1973. Ĝi konsistas el la Eŭropa Patent-Oficejo (EPO), kiu atribuas kaj administras la eŭropajn patentojn, kaj administra konsilio, kiu kontrolas la funkciadon de la oficejo.

La organizaĵo estas sendependa de Eŭropa Unio kaj EPO ne estas EU-instanco. Tamen, la Eŭropa Komisiono havas observanton en la estraro kaj estas invitata al kunvenoj.

EPO ricevas 123 000 petojn por eŭropa patento jare kaj atribuas 30 000. Ĝi estas financata per kotizoj de la patent-petantoj. La oficialaj laborlingvoj estas angla, franca kaj germana. Kvankam eblas deponi peton en oficiala lingvo de ŝtato subskribinta la Eŭropan Patent-Konvencion, traduko al unu el la tri oficialaj lingvoj necesas. Post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj en kiuj la patento estu valida.[1]

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/11, paĝo 11: Eŭropa Patent-Organizaĵo verkita de Roland Rotsaert.