Eddy Wally

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddy Wally (foto Bert Heymans

Eddy WALLY (naskiĝis la 12-an de julio 1932) estas belga kantisto konata de la furorkantoj Chérie kaj Ik spring uit een vliegmachien.

Li estas lerneja ekzemplo de konata flandro kaj liaj koncertoj ĉiam altiras multajn homojn. Tamen estas neklara ĉu la homoj lin admiras aŭ primokas.

Eddy Wally naskiĝis en Zelzate, kiel Eduard VAN DE WALLE. Lia patro estis komercisto je bazaro kaj mortis juna. Van De Walle studis akordeonon. Li laboris en teksejo en Sas van Gent. Tie li ekkonis Mariëtte Roegoers, kun kiu li geedziĝis.

Poste li malfermis 'dancejon' en Ertvelde (Orienta Flandrio). En 1966 li ekkonis la nederlandan produktoron Johnny Hoes. Sub givdado de Hoes Eddy Wally registras sian unuan kanton, Chérie, kiu iĝas tre sukcesa. Wally atingis la unuan lokon de la flandra listo de furorkantoj. Poste li registris ankoraŭ pli ol kvindek kantojn.

Eddy Wally sin nomas The Voice of Europe (eo: La voĉo de Eŭropo), imitante tiel Frank Sinatra, kun kiu li ŝatas sin kompari.

Wally ankaŭ estas konata ekster Belgio. Li eĉ estas konata en Britio pro sia regula aperado en la programo Eurotrash (eo:Eurorubaĵo). Li ankaŭ koncertis en la usona Las Vegas kaj eĉ en Ĉinio.

Eksteraj ligiloj