Edward Mills Purcell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Mills Purcell

Edward Mills PURCELL (30-an de aŭgusto 1912. aug. 30. Taylorville, Illinois, USA – 7-an de marto 1997, Kembriĝo, Massachusetts) estis usona fizikisto, kiu malkovris en 1946 la fenomenon de la nukleomagneta resonado (NMR) en fluidaj kaj solidaj korpoj. Li ricevis pro tio Nobel-premion pri fiziko – kun Felix Bloch – en 1952.

Purcell gvidis dum la dua mondmilito radaresploran grupon en Kembriĝo, en radiada laboratorio de la Massachusetts Institute of Technology (MIT). Li ellaboris en 1946 la mezuradon de NMR. Tiu estis granda antaŭenpaŝo komapre al atomfaska metodo de Isidor I. Rabi.

Purcell iĝis en 1949 fizika profesoro de la Harvarda Universitato. Li rimarkis en 1952 la 21cm-an ondolongan radiadon de la neŭtra atoma hidrogenoen la interstelaro, kies ekziston antaŭvidis la nederlanda atronomo Hendrik Christoffel van de Hulst en 1944.