Eklezio de Scientologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scientologia konstruaĵo en Los-Anĝeleso (Kalifornio)).

La Eklezio de Scientologio estas organizaĵo dediĉata al la praktikado kaj diskonigo de la scientologiaj doktrino kaj kredo. La sidejo de la Eklezio de Scientologio hodiaŭ troviĝas en Gold Base (Kalifornio). Ĉiu scientologia eklezio en la mondo tamen ankaŭ posedas sian propran direktoraron por fari lokajn decidojn rilate al la administrado de la komunumo.