El Jadida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugalaj fortikaĵoj en El Jadida
Monda heredaĵo

Lando  Maroko
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 1058rev
Regiono** Arabaj landoj
Geografia situo 33° 14′ 3″ N, 8° 31′ 22″ U (mapo)33.2342-8.5228Koordinatoj: 33° 14′ 3″ N, 8° 31′ 22″ U (mapo)
Koordinatoj 33° 15′ 24″ N 08° 30′ 06″ U / 33.25667 °N, 8.50167 °U / 33.25667; -8.50167 (mapo)
Registra historio
Registrado 2004  (28-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

El Jadida (portugale Mazagão) estis portugala posedaĵo en Maroko, en Nordafriko, en la nuna urbo El-Jadida (arabe, الجديدة), je 90 kilometroj sudokcidente de Kazablanko.

Fondita en 1513 kiel komercejo, ĝi rezistis la atakojn de la maŭroj danke al la penado kaj investo de la Portugala krono, por servi al la navigistoj kiuj faris la Itineron de Kabo. La rekonstruado de la fortikaĵo estis tasko de la plej bonaj arkitektoj italaj kaj hispanaj. La portugalaj fortikaĵoj de la urbo estis inkluditaj en la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 2004. En tiu aro elstaras la Preĝejo de la Ĉieliro. La fortikaĵo montras la kunfluon de la eŭropa kaj maroka kulturoj kaj pro la arkitekturo kaj pro la teknologio.