Emajlo (dento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La emajlo aŭ dentoemajlo (adamantium) kovras, protektas la dentokronon, ĝi estas emajlosimila tavolo, kiu havas ektoderman originon.

Ĝi estas la plej dura histo de la homa kaj besta organo. Ĝi konsistas el prismoformaj, forkalkiĝintaj emajloestigaj unitoj, kiujn interligas organika gluaĵo. Ĝi formas sur la maĉa surfaco de dentokrono onde elstarantajn lamenetojn ĉe la herbovoraj; pintajn konusojn ĉe karnovoraj; tuberetojn ĉe la ĉionvoraj bestoj.