Enyedi Újság

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enyedi Újság
gazeto
Speco semajna

Establodato januaro 1922
Ĉesigita publikado 1930, reaperis inter 1931 kaj 1941
Stabo vidu tekste

vdr

Enyedi Újság estis hungarlingva politika, socia kaj ekonomia semajngazeto en Aiud, Rumanio redaktite de András Szabó de januaro 1922 ĝis la fino de 1930, kiam ĉesis. Poste denove aperis inter 1931 kaj 1941, kiam oni malpermesis ĝin. Ĝiaj helpredaktoroj estis de 1934 György Papp G., en 1935-36 Bertalan Fövenyessy, kiu ankaŭ malfrue estis ĉefkunlaboranto. En 1936-37 ĝia titolo estis Hírlap de (1937) 28-a numero Enyedi Hírlap. De 35-a numero ĝia subtitolo estis Gazeta Aiudului.

Fontoj[redakti | redakti fonton]