Epididimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1=epididimo

Epididimo estas longforma korpo, situanta sur la supra kaj posta rando de la testiko, kiel kresto sur kasko (epididimys). Ĝi formiĝas el la sinua kanalo, en kiun kunfluas la spermotuboj. Ĝi estas deirpunkto de la spermodukto. Ĝia malsaniĝo estas ties inflamo, la epididimo ŝveliĝas kaj doloras (epididimito).