Esperantista Centra Librejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-E

Esperantista Centra Librejo fondiĝis post la milito laŭ iniciato de generalo Sebert. Ĝi estas anonima societo kun variebla kapitalo kaj akcioj po 25 frankoj francaj. La nova entrepreno tuj aĉetis la grandan librostokon de Hachette, kiu ĉesigis la E-fakon jam unu jaron antaŭ la mondmilito, aĉetis stoketojn ankaŭ de aliaj librejoj kaj komencis la eldonon de francaj vortaroj kaj gramatikoj elĉerpitaj. Ĝia komenca kapitalo de 45.600 fr. fr. en 1920 kreskis ĝis 85.575 en 1933 kaj la venditaj libroj en 1920 fr. fr. 21.930 atingis en 1933 fr. fr. 144.678. Tamen ambaŭ ciferoj ne estas tro altaj, se ni konsideras la duman senvaloriĝon de la fr. fr., (1922-26) kvankam la librejo havas ĉiujn Zamenhof-verkojn eldonitajn, kune proksimume 80 diversajn verkojn kaj instalis ankaŭ vendadon de fremdaj eldonaĵoj. De okt. 1931. ECL troviĝis en la librocentro de Parizo (rue de Sevres).