Etiopa skribo
El Vikipedio
|
Etiopia skribo |
||
|---|---|---|
|
Tipo |
||
|
Uzata por lingvoj |
||
|
Epoko |
ekde la 3a jarcento. |
|
|
Uzata en |
||
|
Oficiala en |
||
|
Deveno |
himjariaj skribo |
|
|
U+1200 – U+139F und U+2D80 – U+2DDF |
||
|
Ethi |
||
La etiopa skribo, ankaŭ nomata amhara aŭ Geeza skribo, estas abugido (speco de silaba skribo) por skribi la amharan, hararan kaj tigrajan lingvon. Ĝis 1991 oni uzis la etiopan alfabeton ankaŭ por la oroma lingvo, kiun oni hodiaŭ skribas per la latina alfabeto. La skribo estas ĉefe uzata en Etiopio kaj Eritreo, kie ĝi estas oficiala skribo por la amhara respektive por la tigraja. Male al la plej multaj aliaj semidaj skriboj oni ĝin skribas de maldekstre al dekstre.