FMOD-analizo
El Vikipedio
La FMOD-analizo estas unu el la teknikoj uzataj kaj de la publika administracio kaj de la privataj entreprenoj kiel ilo por administrado de la kvalito. Ĝi konsistas en analizo kiu pretendas identigi la internajn faktorojn (fortojn kaj malfortojn) de organizo kaj ankaŭ ties eksterajn faktorojn (oportunojn kaj danĝerojn). Ĉi tiuj faktoroj kondiĉas kaj la aktualan situacion de organizo kaj ties estontan disvolvon.
Ĝi estas konata en multaj lingvoj kiel SWOT-analizo, pro la originala angla mallongigo de vortoj: Strengths (Fortoj), Weaknesses (Malfortoj), Opportunities (Oportunoj) kaj Threats (Danĝeroj aŭ Minacoj).
Ĉi tiu akronimo povas esti prezentita laŭ tabelo:
| POZITIVAĴOJ por atingi la celon |
NEGATIVAĴOJ por atingi la celon |
|
| Fortoj | Malfortoj | |
| Internaj faktoroj | propraĵoj de la projekto, aŭ la teamo, donante avantaĝojn super aliaj |
propraĵoj kiuj malfortigas la projekton |
| Oportunoj | Danĝeroj | |
| Eksteraj faktoroj | malkaŝaj faktoroj kiuj proponas kromajn ŝancojn por atingi la celon | probablaj faktoroj kiuj povas malfaciligi la atingon de la celo |