Facila Lingvo
Facila Lingvo aŭ Simpla Lingvo estas speciale facile komprenebla maniero de esprimo. Facila Lingvo celas al homoj kun malaltaj lingvaj kapabloj por ebligi al ili la komprenon de tekstoj. Ĝi estas speco de Barrierefreiheit.
Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj difinas facilan lingvon unu komunikado.[1]
Principoj de facila lingvo
- Oni uzu mallongajn frazojn. Longaj frazoj estas partigitaj en plurajn frazojn.
- Ĉiu frazo nur entenas unu eldiron, atestaĵon.
- La subjunktivo (-usformo) estas evitinda.
- abstraktaj ideoj estas evitindaj. Kie ili estas necesaj, ili estu klarigitaj per facile kompreneblaj ekzemploj.
- Fremdlingvaj vortoj estas evitindaj. Kie bezonataj, ili estu klarigitaj per facile kompreneblaj ekzemploj.
- Longaj, komplikaj vortoj estas evitindaj.
- Mallongigoj estas klarigitaj je la unua apero per la plena teksto.
- Bildoj aŭ filmoj helpas kompreni tekston.
- Oni ne uzu infanan lingvon aŭ alie ne korektan lingvon.
La sekvantaj tri alineoj estas skribitaj en facila lingvo.
Facile legeblaj tekstoj estu klare skribitaj. Signo por tio estas la "Eŭropa signo por facila lingvo". Ĝi estis fiksita de „Inclusion Europe“. Kiu uzas tiun signon, devas obei la regulojn por facila lingvo. [2]: Persono kun malalta lingva kapablo ekzamenu la tekston. La nomo de tiu persono estas notita en la teksto. Du ekzempleroj devas esti senditaj al Inclusion Europe [3].
Apliko
Facila Lingvo estas intencita por homoj kun malalta lingva kapablo. Ankaŭ sciencajn tekstojn oni skribu en facila lingvo. [4]
Organizo
Homoj kun lernproblemoj havas specialan organizon. Mensch zuerst – Netzwerk People First Deutschland.
(Fino de la teksto en facila lingvo)
Reto por facila lingvo
La reto por facila lingvo estis fondita en 2006. Al ĝi apartenas en germanio inter aliaj la Bundesvereinigung Lebenshilfe kaj la Selbsthilfeorganisation Mensch.
La germana reto ricevis en 2009 kune kun la germana ministrino Cornelia Funke la Kulturpreis Deutsche Sprache, kulturpremion germana lingvo, de la Verein Deutsche Sprache|Vereins Deutsche Sprache, unuiĝo germana lingvo [5] La premio apartenas al la premioj plej alte dotitaj en la germana lingva areo.
Rekomendoj por kursoj por legado kaj skribado
En Germanio Sven Nickel de la Bundesverband Alphabetisierung e.V. eldonis rekomendojn por kursoj por skribolernado kaj legolernado.[6]
Internaciaj diskutoj
Ne nur dum diskutoj inter malpli kleraj homoj estas avantaĝe, uzi facilan lingvon. Ankaŭ alte edukitaj homoj evitu komplikan lingvon, se estas diskuto inter homoj kun diversaj lingvoj. idiomecaj esprimoj ofte estas ne kompreneblaj al fremdlingvanoj.
rilataj temoj
La kontraŭo de facila lingvo estas ekzemple oficeja lingvo, faka lingvo, speciale jura faklingvo.
Esperanto
Esperanto estas intencita kiel facila lingvo. Zamenhof intence nur eldonis tre mallongan regularon, sed aldonis multajn ekzemplajn tekstojn, inkluzive ne nur simplajn tekstojn, sed ankaŭ komplikajn, kiel la biblion kaj tekstojn de Shakespeare.
Ne helpas, se tiu lingvo estas nenecese komplikigita. La tiel nomata Zamenhofa stilo, kiu estas ankaŭ komprenebla por komencantoj, estas modela stilo.
Rilataj klopodoj en kelkaj landoj
- Finnlando [7]
La finnoj kreis ellaboritan facilan lingvon, vaste konata sub la nomo Selkokieli. Origine ĝi estis intencita por fizike kaj mense handikapitaj personoj, sed en la lastaj jaroj oni konvinkiĝis, ke Selkokieli tre taŭgas por eksterlandanoj, kiuj pli kaj pli enmigras en la landon kaj bezonas komprenon de la finna lingvo. Selkokieli havas limititan vorttrezoron kaj regulojn pri faciligita gramatiko (ekzemple ke oni ne uzu la pasivon, sed aktivan voĉon kun subjekto "oni"). Oni tradukis multajn verkojn de la finna literaturo; en 2010 oni eldonis 300 librojn en Selkokieli, kaj leĝoj kaj publikaj formularoj, ankaŭ retpaĝoj ekzistas en selkokiela versio. En Helsinki ekzistas centro por Selkokieli, kiu ankaŭ eldonas dusemajnan gazeton "Selkouutiset".
Literaturo
- Europäische Vereinigung der ILSMH. (1998) Sag es einfach! Europäische Richtlinien für die Erstellung von leicht lesbaren Informationen für Menschen mit geistiger Behinderung für Autoren, Herausgeber, Informationsdienste, Übersetzer und andere interessierte Personen. Brüssel: Europäische Vereinigung der ILSMH. ISBN 2-930078-12-X. (PDF, 52 KB)
- Mensch Zuerst - Netzwerk People First Deutschland. (2008) Das neue Wörterbuch für Leichte Sprache Nova vortaro por facila lingvo (en germana). Kassel: Mensch Zuerst - Netzwerk People First Deutschland e.V.. ISBN 978-3-937945-08-8.
- (2010) [mendu ĉe la aŭtoro Ekonomia Esperanto. Prelego dum la UK en Havano 2010. (i.a. kiom facila estas Eo ?)]. Osnabrück, germanio: Hans B. Welling.
Eksteraj ligiloj
- Hurraki – Wörterbuch in Leichter Sprache Vortaro en facila lingvo (en germana)
- Gesetz zur Gleichstellung behinderter Menschen - Behindertengleichstellungsgesetz (BGG) in Leichter Sprache. Leĝo por egalpoziciigo de handikapitaj homoj, en facila lingvo, en germana
- The Plain Language Association International (PLAIN) Internacia asocio, en angla
- Lebenshilfe in Leichter Sprache
- Netzwerk leichte Sprache von Mensch zuerst, mit [http://www.leichtesprache.org/downloads/Regeln_Netzwerk_Leichte_Sprache.pdf Reguloj por facila lingvo (en germana)
- On-Line – mehrsprachige Lernplattform in Leichter Sprache für Menschen mit Lernschwierigkeiten, ausgezeichnet mit der BIENE in Silber des BIENE-Award 2008
- [1] - UN-Konvention über die Rechte von Menschen mit Behinderungen in Leichter Sprache. UN-konvencio pri la rajtoj de homoj kun handikapoj, en facila lingvo, en germana
- Sachtexte schreiben für schnelles Lesen (von 1983)
- Esperanta retradio de Anton Oberndorfer, tekstoj kaj parolo, speciale bona parolkvalito
Referencoj
- ↑ Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, artikolo 2
- ↑ Europäische Vereinigung der ILSMH. (1998) Sag es einfach! Europäische Richtlinien für die Erstellung von leicht lesbaren Informationen für Menschen mit geistiger Behinderung für Autoren, Herausgeber, Informationsdienste, Übersetzer und andere interessierte Personen. Brüssel: Europäische Vereinigung der ILSMH. ISBN 2-930078-12-X. (PDF, 52 KB)
- ↑ About the use of the European easy-to-read logo auf der Website von Inclusion Europe, abgerufen am 4. August 2010
- ↑ Anlage zur BITV - Bedingung 14.1 (germana dekreto)
- ↑
- ↑ Sven Nickel: Funktionaler Analphabetismus – Ursachen und Lösungsansätze hier und anderswo (PDF) Was ist einfach zu lesen? Kriterien leicht lesbarer Lektüre S.16
- ↑
Tiu teksto estas tradukita el la germana vikio. Literaturo kaj dekretoj tial koncernas precipe germanajn aferojn. Bonvolu studi la alilingvajn tekstojn pri tiu ĉi temo kaj aldonu gravajn partojn al tiu ĉi Esperanto-teksto.