Fenestra imposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fenestra imposto (aŭ fenestroimposto) estis tipo de la domimposto, ĉe kiu la fenestro estis la kalkula unuo. Tiu imposta tipo aperis en Anglio – post ĉesigo de la fumimposto, en 1696, en Britio. Oni ĉesigis ĝin en 1851, kaj anstataŭis ĝin loĝeja imposto.

Pro la fenestra imposto, en Anglio multaj nuligis fenestrojn, tiel la loĝejoj iĝis pli kaj pli malhelaj, pli malsanaj, ĉefe ĉe la malriĉuloj.

Simila imposto estis konata en Francio kiel fenestra kaj porda imposto (1798 – ĉ. 1900).