Ferdinand de Lesseps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
F. de Lesseps

Ferdinand DE LESSEPS [ferdinA de lesE], naskita la 19-an de novembro 1805 en Versailles, mortinta la 7-an de decembro 1894 en La Chênaie, estis franca diplomato kaj entreprenisto. Lia plena nomo estis Ferdinand Marie Vicomte de Lesseps.

Li estis motoro de la du plej ambiciaj ŝipkanalaj projektoj de sia tempo: de la Sueza Kanalo kaj la Panama Kanalo. Ĉi-lasta projekto perdigis al la akciuloj tiom da mono, ke li estis kondamnita al kvin jaroj en prizono; pro malbona sano li tamen ne plenumis la punon.

De Lesseps ricevis la grandan krucon (plej altan distingilon) de la Honora Legio kaj la 21-an de februaro 1884 iĝis membro de la Franca Akademio.


Ŝablono:LigoElstara