Flago de la Prezidanto de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Prezidento de Usono

La Flago de la Prezidento de Usono konsistas el la prezidenta blazono sur malhelblua fono. Kvankam ĝi havas saman desegnon kiel la prezidenta sigelo el 1945, la flago havas separatan historion, kaj la desegnoj kaj de flago kaj de sigelo je diferencaj epokoj influis unu la alian. La flago estas ofte montrata ĉe la Prezidento en oficialaj fotoj, ĉe la ĉerko de la prezidento en oficialaj funebroj, kaj en la veturilkaravano de la Prezidento. La Prezidenta Flago neniam estas lokigita je meza stango pro morto de iama prezidento ĉar estas ĉiam aktuala Prezidento oficeje.

Vidu ankaŭ