Forfikuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ino de Komuna forfikulo, Forficula auricularia
Virseksulo de Forficula auricularia manĝante florojn.

Forfikuloj formas la ordon de insektoj Dermaptera, kiu troviĝas en Ameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj insektordoj, kun nur 1,800 konstatitaj specioj en 12 familioj. Tipaj forfikuloj havas karakterajn pinĉilojn ambaŭflanke de la pinto de abdomeno, kaj membranecajn flugilojn sub mallongaj antaŭflugiloj, de kio devenas la scienca nomo de la ordo, kiu tradukeblas laŭvorte por "haŭtaj flugiloj". Kelkaj grupoj de la ordo de forfikuloj estas malgrandaj parazitoj de mamuloj kaj ne havas la tipajn pinĉilojn. Forfikuloj malofte flugas, kvankam ili kapablas fari tion.