Franca Konfederacio de Kristanaj Laboristoj (CFTC)
La Franca Konfederacio de Kristanaj Laboristoj (france "Confédération française des travailleurs chrétiens" aŭ CFTC) estas franca laborista sindikato , kiu referencas okaze de sia fondiĝo en 1919 al la katolika sociala doktrino. De 1947, ĝi inspiriĝas de la kristana sociala moralo.
Ĝi estis agnoskita kiel « reprezenta » per interministeria dekreto de 1966, same kiel la CFDT, la CFE-CGC, la CGT kaj la CGT-FO.
Historio
La kristana sindikatismo naskiĝis sub formo de « Asocio de junaj laboristoj », fondita de Maurice Maignen en 1855, kiu fariĝis en 1865 la « Rondo de junaj laboristoj », pli konata per la nomo "Cercle Montparnasse", situanta en 126, boulevard du Montparnasse[1]. En 1871, post la dramo de la Pariza Komunumo, la grafo Albert de Mun apogis sin sur tiu rondo por krei nacian asocion, la Asocio de katolikaj laboristaj rondoj, ankaŭ nomitaj « cercles ouvriers » (esperantlingve : "laboristaj rondoj"), kiu enhavis 375 rondojn en Francio en 1878.
La 1-an de majo 2008, CFTC arigis preskaŭ 6 000 personojn okaze de ĝia unuiga parado en Parizo pri la aĉetpovo..
CFTC eldonas magazinon : La Vie à défendre. Ĝi lanĉis, la 20-an de januaro 2011, la unuan interretan sindikatan televidon[2].
Valoroj kaj identeco
CFTC favoras traktadon, diskuadon ĝis mediacio antaŭ iu ajn postula agado. Por tiu organizaĵo, striko estas nur la plej lasta solvo kiam ĉiuj aliaj rimedoj ne sukcesis.
CFTC estas sendependa de iu ajn partio aŭ organizaĵo.
Organizado
CFTC dividiĝas en 27 regionaj unuiĝoj kaj 106 departementaj unuiĝoj.
Ĝi enhavas 857 sindikatojn arigitajn en 14 profesiaj federacioj (komerco-servoj-vendistoj, privata instruado, metalurgio, teritoriaj kolektivumoj, transportoj, telekomunikado, bankoj…).
Ĝi asertas havi 135 000 aliĝintojn[3].
CFTC estas membro de la Internacia Sindikata Konfederacio (CSI). Antaŭe ĝi estis membro de la Monda Konfederacio pri Laboro (CMT).
Konfederaciaj kongresoj
- 1887 : Kreo de la sindikato de komercaj kaj industriaj laboristoj
- 1919 : Fondiĝo de CFTC
- 1920 : 1-a kongreso de CFTC
...
- 1999 : Kongreso de Dijon (47-a)
- 2002 : Kongreso de Toulouse (48-a)
- 2005 : Kongreso de Bordeaŭ (49-a)
- 2008 : Kongreso de Strasbourg (50-a})
- 2011 : Kongreso de Poitiers (51-a})
Prezidantoj
- Jules Zirnheld : 1919-1940
- Georges Torcq : 1945-1948
- Gaston Tessier : 1948-1953
- Maurice Bouladoux : 1953-1961
- Georges Levard : 1961-1964
- Joseph Sauty : 1964-1970
- Jacques Tessier : 1970-1981
- Jean Bornard : 1981-1990
- Guy Drilleaud : 1990-1993
- Alain Deleu : 1993-2002
- Jacques Voisin : 2002-2011
- Philippe Louis : dep novembro 2011
Ĉefsekretarioj
- Gaston Tessier : 1919-1940 poste 1944-1948
- Maurice Bouladoŭ : 1948-1953
- Georges Levard : 1953-1961
- Eugène Descamps : 1961-1964
- Jacques Tessier : 1964-1970
- Jean Bornard : 1970-1981
- Guy Drilleaud : 1981-1990
- Alain Deleu : 1990-1993
- Jacques Voisin : 1993-2002
- Jacky Dintinger : 2002-2008
- Philippe Louis : 2008-2011
- Pascale Coton : de novembro 2011
Bibliografio
- Robert Vandenbussche, « CFTC », en Dictionnaire historique de la vie politique française au XXe siècle, Jean-François Sirinelli (dir.), PUF, 1995, 2003 kol. Quadrige Dicos Poche (ISBN 978-2-13-052513-4)
- Jacques Tessier, La CFTC, comment fut maintenu le syndicalisme chrétien, Fayard, 1987, Antaŭparolo de Henri Guitton (ISBN 2-213-02034-5)
Notoj kaj referencoj
Ligiloj
Rilataj artikoloj
Eksteraj ligiloj