Frances (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frances
Frances

Frances estas usona filmo de Graeme Clifford aperinta en 1982.

Rakonto

Frances estas filmo, kiu famigis komediistinon Jessica Lange. Komence de la 1980-aj jaroj, ŝi estis ludinta en refaroj de "King Kong" kaj "The Postman Always Rings Twice" de Jack Nicholson. Pro tio ŝia bildo ne estis tiu de intelektulino. Tiam, dum kurso de teatro, ŝi unuafoje aŭdis pri aktorino Frances Farmer: du junaj lernantoj adaptis parton de ŝia mem-biografio, "Will There Ever Be A Morning?", kaj ludis ĝin sursceneje. Ellegante la libron, ŝi malkovris la destinon de tiu forgesita stelulino, kiu inter la 30-aj kaj 40-aj jaroj estis tiom fama pro ŝiaj beleco kaj politikaj opinioj kiom pro la malforteco de ŝia menso. Perforte enkarcerigita, sinsekvis kuracado per ŝokoj en psikiatraj hospitaloj, ĝis ŝi finis mizera kaj preskaŭ lobotomizita, mortinte apenaŭ 57-jaraĝa. Jessica Lange estis fascinita de tiu ekster-norma destino kaj enketis, kiel detektivo, pri la vivo de la aktorino, eĉ intervjuante ĉiujn atestantojn de ŝia vivo. Samtempe, ŝi provis trovi reĝisoron: ŝi proponis la ideon al Bob Fosse dum la filmado de "All that jazz", poste al Bob Rafelson, la reĝisoro de "The Postman Always Rings Twice" - neniu estis interesita. Fine, Graeme Clifford, kiu muntis la filmon "The Postman Always Rings Twice", ofertis siajn servojn. Dum la rol-rekrutado alvenis komencanta aktoro kaj konfirmita dramaturgo, kiu fariĝos ŝia edzo: Sam Shepard. Post 14 semajnoj da filmado, Jessica Lange finis elĉerpita, sed transformita. Ŝia aktorado estis laŭdata de recenzistoj el la tuta mondo. Ŝi estis nomumita al Oskaro por plej bona aktorino en tiu rolo, sed fine gajnis tiun por plej bona dua rolo en la filmo "Tootsie".

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj