Francisco Gavidia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francisco Antonio GAVIDIA GUANDIQUE (naskiĝis la 29-an de decembro 1863, mortis la 23-an de septembro 1955) estis poeto, dramaturgo, verkisto, historiisto, ĵurnalisto kaj instruisto. En 1909 li kreis la planlingvon Salvador.

Francisco Gavidia naskiĝis en Cacahuatique, departamento de San Miguel, Salvadoro. Li publikis poemojn kaj iĝis konata poeto en sia lando. Oni konsideras lin la patro de la Salvadora teatro.