Francisko de Vitorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo en Salamanko.

Francisko de Vitorio (ĉ. 1492 en BurgosoVitorio- m. la12-an de aŭgusto1546 en Salamanko) estis dominika filozofo, teologo kaj juristo de la Hispana Renesanco, fondinto de la tradicio en filozofio konata kiel la Salamanka skolo. Li elstaris precipe pro siaj kontribuoj al la teorio de justa milito kaj internacia juro. Li estas konsiderita la "patro de internacia juro". Pro lia koncepto de respubliko li estis antaŭnelonge konsiderita kiel fondinto de tutmonda politika filozofio.

Francisko de Vitorio meritis statuon antaŭ la Sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj de Novjorko kaj grandan portreton ĉe la Sidejo de Genevo ĉar konsiderita kiel antaŭanoncisto pri la ideo de “Unuiĝintaj Nacioj”, kaj defendanto de la rajtoj de la ĵus renkontitaj hindianoj.

Verkaĵoj

  • De potestate civili, 1528
  • Del Homicidio, 1530
  • De matrimonio, 1531
  • De potestate ecclesiae I eta II, 1532
  • De Indis, 1532
  • De Jure belli Hispanorum in barbaros, 1532
  • De potestate papae et concilii, 1534
  • De augmento caritatis et diminutione, 1535
  • De eo, quod tenetur homo, cum primum venit ad usum rationis, 1535
  • De simonia, 1536
  • De temperantia, 1537
  • De arte magica, 1540
  • De regno Christi, ca. 1528
  • Relectiones Theologicae, 1557
  • Summa sacramentorum Ecclesiae, 1561