Frank Shuman

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frank SHUMAN (23-an de januaro 1862, Brooklyn, Novjorko - 28-a de aprilo 1918) estis germandevena aŭtodidakta inĝeniero en Filadelfio, kiu okupiĝis inter alie pri sunenergiaj centraloj.

Lia patro estis frato de Francis Shumann, prezidanto de Tacony Iron & Metal Company.

Li konstruis komence sunkaldronojn, per kiuj funkciigis pumpilojn. Li fondis entreprenon, vendis akciojn, kolektis monon. Li konstruis fokusigajn kolektorojn, per kiuj li povis eĉ boligi la akvon. Li konstruis 32 ĉevalpovan kolektoron por funkciigi punpilojn.

Li konstruis en Egiptio (1913) grandan suncentralon. Ĝi estis 55-ĉevalpova kaj pumpis 25 m3/minuto. Pro la ekonomie favora funkciado, ĝi redonis la investitan monon post 2-3 jaroj. Shuman planis pli grandajn centralojn, sed tiujn sonĝojn rompis la unua mondmilito kaj la kreskanta naftoindustrio.

Eksteraj ligiloj