Fresnel-lenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(1) Kversekco de Fresnel-lenso
(2) Kversekco de normala lenso kun sama diametro kaj sama ĉefa fokusa distanco

Fresnel-lenso aŭ pli precize Fresnela ŝtupa lenso estas opta lenso, kiun malkovris en ĉ. 1822 Augustin Jean Fresnel kaj originale estis uzata en lumturoj. Pro la uzita konstrua principo, oni ŝparis mason kaj volumenon, ĉar la ĉefa fokusa distanco estas pli mallonga ol ĉe la normala lenso.

La Fresnel-lenso estas dividata en ringformaj branĉoj kaj en ĉiu branĉo, la diko estas malpiigita, tiel la lenso entenas serion de ringformaj ŝtupoj.

Oni dividas du konstruformon de la Fresnel-lensoj:

  • Lumĵeta lenso estas rotacie simetria al la optika akso. Ĝi ĵetas la lumon en unu direkton. Oni uzas ĝin plej ofte ĉe lumturoj.
  • Zona lenso estas kava cilindro, en kies centra punkto troviĝas la lumfonto, kies lumo vertikale estas kondukita al la cilindra akso. Oni uzas ĝin en ŝipaj lanternoj kaj lumturoj.

Oni esploras uzon de la Fresnel-lensoj ĉe suncentraloj.