Fulmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj fulmtipoj, alte kaj malalte en la atmosfero

Fulmo estas elektra malŝargiĝo en la atmosfero. Ĝi estas ofta fenomeno dum ŝtormo kaj ĝi estas akompanata de tondro.

La fulmo povas esti danĝera, ĉar ĝi foje kaŭzas incendiojn aŭ eĉ rekte trafas kaj mortigas homojn kaj bestojn.

Kvankam oni pensas pri la fulmo iranta de la nubo al la tero, fakte la elektro ofte iras en la mala direkto, de la tero ĝis la nubo.

La speco de nubo, kiu faras fulmon, nomiĝas Kumulo-Nimbo.

Fulmo estas ankaŭ en iuj lingvoj metaforo, kiu diras ke io okazas tre rapide.

Blue Jet

En grandaj altoj (ĉ. 40 km) estiĝas dekonsekundaj bluaj fulmoj, kiuj direktiĝas suben aŭ supren. La unuaj informoj pri ties ekzisto aperis en 1989.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj