Funkciismo (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Funkcia psikologio)

En psikologio, funkciismo estas skolo kiu rilatas al la menso kaj konduto laŭ la aktiva adaptado de persono al sia medio.

La aliro estis kreita fare de William James kaj aliaj usonaj teoriuloj, en la malfrua 19-a jarcento, kiel kontraŭreago al la strukturismo de Edward Bradford Titchener kaj aliaj. La strukturistoj okupiĝis pri la studo de metapsikiaj strukturoj kaj iliaj komponentoj, tra laboratoria esplorado kaj introspekto (mem-observado), kaj komencis establi la branĉon de psikologio kiel sciencon. Funkciistoj, aliflanke, estis influitaj per la evoluteorio de Darwin argumentante ke homo funkcias en la mondo laŭ maniero dezajnita por permesi optimuman adaptadon al sia medio, kaj tial estas ne konvene diskuti la menson kiel strukturon, kiu povas esti malkonstruita en komponantojn. Male, ili argumentis ke la menso kaj konscio evoluis por gvidi la tutaĵon de homa konduto kaj ĝian adaptadon al la medio.

Laŭ la aliro, ne necesas sciencaj psikologiaj eksperimentoj por konstrui teoriojn pri la homa psiko. Fakte, ne eblas testi ideojn pri kiel homo adaptiĝas al sia medio izolite de la medio, ene de laboratorio, sed prefere studi homan konduton kaj kiel li adaptiĝas al sia natura medio. Funkciistoj kontribuis al levado de konscio pri la graveco de esplorado de homa malkaŝa konduto; sed malgraŭ la simileco al kondutistoj ĉe ĉi tiu punkto - kondutistoj kontraŭbatalis funkciismon pro sia distanco de scienca kaj objektiva esplorado (empiriismo) kaj eksperimentaj aliroj, argumentante ke pro tio la aliro estas senbaza kaj havas malmulte da prognoza potenco. Kondutistoj ankaŭ argumentis ke konduto ne estas la rezulto de la menso kaj konscio, sed nur de klasika kondiĉa reflekso kaj de operacianta kondiĉigo.

Bonkonataj apogantoj de funkciismo estas William James, John Dewey, George Herbert Mead, James Rowland Angell, James McKeen Cattell, Edward Lee Thorndike kaj pli.

Alia teoria skolo, kiu poste evoluis en la kampo de psikologio, kaj estas bazita, interalie, sur klasika funkciismo, estas evolua psikologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]