Game Boy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua versio de Game Boy

Game Boy estas mantena videoluda konzolo planita kaj fabrikita de Nintendo, lanĉita en 1989. Ĝi estis la unua sukcesa mantenada videoluda konzolo kaj la antaŭaĵo de ĉiuj aliaj pecoj de la linio de Game Boy. Origine oni vendis ĝin kune kun Game-Boy-taŭga versio de tetriso.