Genetika derivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Genetika derivoalela derivo estas la ŝanĝo en la frekvenco de genvarianto (alelo) en preciza populacio pro elekto de hazarda ekzemplaro.[1] La aleloj en posteularo estas ekzemplaro de tiuj de la gepatroj, kaj hazardo ludas rolon en la determinado ĉu preciza individuo survivas kaj reproduktiĝas. Alelfrekvenco de populacio estas la parto de la kopioj de unu geno kiu kunhavas partikularan formon.[2] Genetika derivo povas kaŭzi kompletan malaperon de genvariantoj kaj de tiele malpliigi la genetikan variadon.

Kiam estas malmultaj kopioj de alelo, la efiko de genetika derivo estas pli granda, kaj kiam estas multaj kopioj la efiko estas pli malgranda. Okazis polemiko pri la relativeco de la gravo de natura selektado kontraŭ neutrala procezo, inklude la genetikan derivon. Ronald Fisher defendis la vidpunkton ke genetika derivo ludas ĉefe malgrandan rolon en evoluado, kaj tio restis la dominanta vidpunkto por kelkaj jardekoj. En 1968 Motoo Kimura remalfermis la debaton per sia neutrala teorio de molekula evoluado, kiu pledas ke plej instancoj kie estas genetika ŝanĝo disvastigas tra populacio (kvankam ne necese ŝanĝoj en fenotipoj) estas kaŭzitaj de genetika derivo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Masel J (2011). "Genetic drift". Current Biology 21 (20): R837–R838. doi:10.1016/j.cub.2011.08.007. PMID 22032182.
  2. (1998) Evolutionary Biology. Sinauer Associates. ISBN 0-87893-189-9. 
  3. (1998) Evolutionary Biology. Sinauer Associates. ISBN 0-87893-189-9.