Giovanni Agnelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Agnelli (dekstre) fotita kun lia nepo Gianni Agnelli en 1940

Giovanni AGNELLI (naskiĝis la 13-an de aŭgusto, 1866, mortis la 16-an de decembro, 1945) estis la unu el ok fondintoj de la itala entrepreno FIAT.

Vivo

Giovanni estis la sola filo de Edoardo Agnelli (la maljuna), renoma agrikulturisto en la ĉirkaŭaĵo de Villar Perosa kaj ties edzino Aniceta Frisetti. Post la mezlernejaj jaroj li de 1884 ĝis 1886 estis ano de armea altlernejo en Modena kaj finis la lernejon kiel kavaleria leŭtenanto. Sekve li edziĝis kun Clara Boselli. En januaro 1892 naskiĝis la filo Edoardo Agnelli (la juna).

De 1895 ĝis lia morto en 1945 li estis urbestro de Villar Perosa.

La 11-an de julio 1899 li kun sep aliaj personoj fondis la Fabbrica Italiana Automobili Torino (FIAT), la "italan aŭtomobilan fabrikon en Torino". En 1900 li iĝis gvida direktoro (Administratore Delegato) de la firmao. De 1920 ĝis 1943 li estis ties prezidanto.

En 1923 li komunumiĝis dumviva membro en la senato de la itala regno (Senato del Regno) .

Literaturo

  • Vito Avantario: Die Agnellis – Die heimlichen Herrscher Italiens, (germane: "la familio Agnelli - la sektretaj regantoj de Italio"), eldonejo Campus , Frankfurto ĉe Majno 2002, ISBN 978-3-593-36906-8.