Golfo de la Moskitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Golfo de Mosquitos)
Golfo de la Moskitoj
golfeto [+]
Koordinatoj9° 0′ 0″ N, 81° 15′ 0″ U (mapo)9-81.25Koordinatoj: 9° 0′ 0″ N, 81° 15′ 0″ U (mapo)

Golfo de la Moskitoj (Panamo)
Golfo de la Moskitoj (Panamo)
DEC
Golfo de la Moskitoj
Golfo de la Moskitoj
Map
Golfo de la Moskitoj
vdr

La golfo de la Moskitoj (hispane Golfo de los Mosquitos) estas golfo de la Kariba Maro situanta ĉe la marbordo de Panamo. Ĝi etendas ekde la oriento de la Duoninsulo Valiente, en la komarko Ngäbe-Buglé, pase tra la norda marbordo de la provinco Veragŭo kaj fine en la elfluejo de la rivero Coclé de la Nordo, okcidente de la provinco Kolono.

Ĝi devas esti malkonfuzata rilate al la Miskita MarbordoMoskita Marbordo, kiu troviĝas inter Nikaragvo kaj Honduro.

Kelkaj riveroj kiaj Calovébora, Guázaro, Concepción, Veraguas, Belén, Petaquilla kaj Coclé del Norte elfluas al tiu golfo. La insulo Escudo de Veraguas estas la nura insulo en la zono. Inter la ĉefaj marbordaj urboj troviĝas la jenaj: Calovébora, Santa Catalina, Tobobé kaj Belén.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Geográfico Tommy Guardia Síntesis Geográfica. Dua eldono. Panamo. 1998.