Gornja Radgona
Gornja Radgona, germane Oberradkersburg estas urbo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Stajerska, en statistika subregiono Pomurska. Administre apartenas al Gornja Radgona ankoraŭ 29 vilaĝoj.
- Areo: 128 km²
- Alto super marnivelo: 209 m
- Loĝantaro: 3250
- Poŝtkodo: 9250
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
La komunumo situas sur malebenaĵo, laŭ Muro (rivero), laŭ landolimo de Aŭstrio (iam kun limotrapasejo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo. Kontraŭe troviĝas Bad Radkersburg.
Historio
La loko estis loĝata dum la neolitiko, poste romianoj loĝis tie, poste formiĝis Stirio, parto de Habsburga Imperio. Post fine de la 1-a mondmilito la loko trovis sin ĝuste ĉe la nova ŝtatlimo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Inter 1941-1945 la germana armeo okupis la tutan regionon. Ekde 2008 Aŭstrio kaj Slovenio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene trapaseblaj.