Guildhall Art Gallery

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Guildhall Art Gallery (esperante "Gildohala Artgalerio") estas arta galerio, kiu entenas la artan kolektaron de la City de Londono, en Britio. La galerio troviĝas ene de konstruaĵo, kiu estis finpretigita en 1999 por anstataŭi antaŭan konstruaĵon detruitan dum la dua mondmilito en 1941. Ĝi estas ŝtonkonstruaĵo, duone gotikstila por kongrui kun la stilo de la apuda londona gildohalo.

La kolekto konsistas el proksimume kvar mil verkoj, el kiuj 250 ĉiam restas ekspoziciataj. Multaj pentraĵoj temas pri Londono aŭ londonrilatitaj aferoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj