Halden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
Dosiero:Halden komm.png
Bazaj informoj
provinco: Østfold
komunuma administrejo: urbo Halden
areo: 642 km²
nombro de loĝantoj: 27.463 (2004)
loĝdenso: 46 loĝantoj po km²
koordinatoj: 59° 07' norde, 11° 29' oriente
situo de la urbo (Norvegio)
situo de la urbo (Norvegio)
DMS
situo de la urbo
situo de la urbo
situo de la urbo

Halden estas urbo kaj komunumo en la provinco Østfold en la pleja sudoriento de Norvegio. Ĝi situas borde de la Balta Maro kaj tre proksime de la limo al Svedio.

Historio

La urbon dominas la proksima fortikaĵo Fredriksten. Inter la jaroj 1665 kaj 1928 Halden nomiĝis Fredrikshald – kaj la urbo kaj la fortikaĵo estis nomataj laŭ la reĝo Frederiko la 3-a de Danio-Norvegio. Dum la sieĝo de la fortikaĵo fare de la sveda armeo dum aŭtuno de la jaro 1718 ĉi-tie la 30-an de novembro mortis la sveda reĝo Karolo la 12-a.

Vidindaĵoj

La fortikaĵo Fredriksten situas sur monteto super la urbo kaj de ĝi oni havas panoraman vidon de la urbo, ĝia haveno kaj la proksima fjordo de la Balta Maro. Fredriksten konstruiĝis dum 1661-1671 kaj 1682-1701 protekte al la ree atakanta armeo de la proksima reĝlando Svedio. Ĝi konsistas el kvar bastionoj kaj centra citadelo.

rigardo de la fortikaĵo al la urbo

Moderna konstruaĵo estas la betona radio-turo "Höiåsmasten", kiu konsideriĝas la dua plej granda konstruaĵo de Norvegio.

Ekonomio

La ekonomia bazo de la urbo estas prilaboro de ligno, elektrotekniko, ĥemia kaj kroma industria produktado.


Eksteraj ligiloj