Harry F. Sinclair

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Harry Ford SINCLAIR (6-an de julio, 1876 - 10-an de novembro, 1956) estis usona nafto-industriisto.

Li naskiĝis en okcidenta Virĝinio kiel filo de farmaciisto, plenkreskis en Kansaso. Li studis en Universitato de Kansaso farmacion, poste eklaboris samterene en 1901, sed baldaŭ ŝanĝis al naftoindustrio.

Li fondis en 1916 Sinclair Oil kies rafinejo havis kapaciton fine de la 1920-aj jaroj ĉ. 80.000 bareloj po tago. Li konstruis ankaŭ naftotubojn da 900 mejloj.

Li venis en 1922 skandalon pro akiro de ŝtata tero (skandalo Teapot Dome) per koruptado kaj trompo. Pro tio oni juĝis lin je sesmonata prizono (1929).

Poste li revenis al la riĉaj negocoj kaj vivis en bonstato.