Haus zur Windmühle (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo Zur Windmühle en Erfurto.
Eniro al la loĝejo de Til' Strigospegulo.

La Domo Ĉe la ventmuelejo (germane: Haus Zur Windmühle) estas unu el la multnombraj patriciaj domoj en la urbokerno de Erfurto, Germanio (Allerheiligen-strato nr. 6). Hodiaŭ ĝi estas la sidejo de la Muziklernejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La domo konstruitis en 1560 sur malnovaj keloj kaj servis i.a. kiel loĝejo de la konsilanto Herbert Nacke. Ĝi restaŭritis inter 1982-87. Ĝi estas teretaĝa domo kun impona renesancstila portalo, kies vandoj estis ronde oblikvigitaj por plifaciligi la enveturon de la ĉaroj. La fenestroj estas belege enkadritaj. En la interno troviĝas ĉepordaj ornamaĵoj de 1623 kaj diloĉambro.

Kulturaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la korto estas ofte aranĝitaj kulturaj eventoj (ekz. teatraj prezentadoj sub libera ĉielo) kaj la domo gastigas la Muziklernejon de Erfurto (2.400 lernantoj, 100 instruistoj). La domo servis - kiel multaj aliaj - ankaŭ kiel bierfarejeto kun rajto je publika biervendado. Tion klare atestas la du truoj ĉe la portalo, en kiujn oni ŝtopis pajlofaskojn kiel signon de freŝe farita biero. Pluse t.n. bierproklamistoj (Bierausrufer) iris de domo al domo por laŭtvoĉe informi pri la kvalito de la produktoj de la diversaj bierfarintoj urbaj. Tiaj tipaj biertruoj videblas ĉe multaj domoj en Erfurto.

Til' Strigospegulo kiel najbaro[redakti | redakti fonton]

En apuda domo en la Turnier-strateto nr. 17, al kies korto kondukas onin belega portalo kun gisferaĵo, loĝis la arlekeno Til' Strigospegulo. Ĝi estis ankaŭ ekde 1887 la sidejo de framasona loĝio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muziklernejo