Heimaey
Heimaey estas la plej granda insulo de la insulgrupo Vestmannaeyjar ĉe Islando. Ĝia areo estas 13,4 km².
Heimaey estas la sola surloĝata insulo de la komunumo "Vestmannaeyjabær" (La urbo de Vestmannaeyjar). La enloĝantoj estas iom pli ol 4000.
Nokte 23-a de januaro 1973 okazis vulkana erupcio en Heimaey, kaj granda parto de la urbeto detruiĝis. Tamen neniu mortiĝis, kaj la loĝantaro plejparte sukcesis fuĝi al la ĉeflando dum la unua nokto.
Kvankam multaj revenis, la loĝantaro ankoraŭ ne atingis la antaŭerupcian nivelon.