Henefataflo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruita henefatafla tabulo.

Henefataflo (norene, Hnefatafl, La tabulo de la reĝoj) estas antikva ludo el la Vikinga epoko. La nobelaj homoj ludis en norda Eŭropo ĉi tiun ludon inter la 4-a kaj 12-a jarcento P.K.. La plej malnova henefataflo ludtabulo estis trovita en Finlando. En Svedio oni trovis ankaŭ antikvan desegnaĵon pri la ludo. La Vikingoj kunportis la ludon ankaŭ en aliajn landojn de Eŭropo. Dum la 12-a jarcento la ludo estis forpuŝita de la ŝakludo. La botanikisto Carl von Linné estis sendita de Svedio en 1732 al Finlando, kie li trovis la ludon ĉe Samiaj nomadoj. Lia priskribo pri la ludo estas la sole restinta.[1]

Reguloj

Oni ludis sur tabuloj de dimensio 7x7 ĝis 19x19. La Finlanda varianto estis 'Tablut' je 9x9 dimensio, la Norvega varianto 'Hnefatafl' estis ludita sur tabulo 11x11 kaj 13x13 kaj la 'Welsh' varianto sur 11x11 ludtabulo. Ĉi tie estas implementita la 9x9 kaj la 11x11 varianto. Du personoj ludas kutime. La ludpecoj estas diverskoloraj diskoj por la du ludantoj. La ludo estas neekvilibrita, kaj la blanka havas ankoraŭ unu reĝon.La skopo de la nigra estas malpermesi al la blanka reĝo akiri unu angulon el la 4. La skopo de la blanka estas, ke la blanka reĝo eskapos al unu angulo.Ĉiuj pecoj povas moviĝi al libera loko iom ajn kvadratojn vertikale aŭ horizontale. Nur la reĝo rajtas sidi sur la trono aŭ sur unu el la kvar anguloj de la tabulo. Oni povas kapti la malamikajn pecojn se ili estas flankitaj de du kontraŭaj flankoj. Ĝis 3 pecojn oni povas kapti. La anguloj kaj la trono estas kiel kaptantaj pecoj por ambaŭ ludantoj.La reĝo povas esti kaptita kiel aliaj pecoj escepte, se sidas sur la trono aŭ estas sur unu el la 4 najbaraj lokoj. En ĉi tiu kazo devas esti ĉirkaŭata de 4 flankoj aŭ 3 flankoj kaj la trono.

Notoj kaj referencoj

  1. Ludanto.org