Hermione Granger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermione Jane Granger estas rolulo de la libro-serio Harry Potter, verkita de J. K. Rowling.

Ŝi estas lernejano de Hogwarts en la domo Gryffindor. Ŝi naskiĝis la 19-an de septembro 1979, kaj estas do 10 monatojn pli aĝa ol Harry.

Hermione estas la plej bona amikino de Harry kaj Ron. Ŝi aperas jam en la unua volumo ĉe la 6-a ĉapitro. Ŝi estas knabino inteligentega, lernema kaj decidema, kio multe helpas ŝin ofte kaj foje mokigas ŝin de iuj pro ŝia "mi-scias-ĉion"-flanko. Ŝi havas grandan koron, sed ŝatas montri tion, kion ŝi scias kaj daŭre provas malhelpi, ke Harry kaj Ron malrespektu la regulojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda