Herodoto
Herodoto (`Ηροδοτος) (naskiĝis ĉirkaŭ -484, mortis en -425) estis helena historiisto. Lia Historio estas la plej frua historiverko ankoraŭ restanta (estas pli malnova historiisto kaj geografiisto, sed kies verko perdiĝis preskaŭ tute: Hekateo el Mileso) plena el la antikva mediteranea mondo. Pro tio Cicerono nomis lin "la patro de historio". Tamen, multe da lia verko baziĝas sur mito kaj onidiro, do ĝi estas ne tute fidinda fonto de scio.
En Esperanto
Aperis traduko de la tuta verko fare de Spiros Sarafian: Herodoto - Historio, Ateno 2006, 623 paĝ.
Eksteraj ligiloj
- La Historio estas legebla helene kaj en angla traduko ĉe la Perseus Digital Library.
- Historio de Herodoto (angle)
- plia retejo pri li (same angle)