Herr Mannelig

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herr Mannelig (aŭ ankaŭ konata kiel "Herr Mannerlig") estas mezepoka, malnov-sveda balado, kiu temas pri la rakonto de trolino, kiu ŝatus esti homarano. Ŝi estas konvinkita, ke ŝi povas iĝi homo, se ŝi geedziĝos kun sinjoro Mannelig. Ŝi intencas superŝuti lin per donacoj, tamen li rifuzas precipe pro la manko de ŝia kristana kredo. La kanto ekzistas en multaj variaĵoj kaj ĝis nun ĝin ludis pluraj grupoj en diversaj lingvoj, tamen la baza rakonto ĉiam samas.

Ĉi-kadre la sveda prateksto klare reprezentas anakronismon. Ja temas pri mezepoka balado, sed Garmarna kaj aliaj ne uzas la "fornsvenska"n (t.e. la malnovnorda lingvo) por interpreti ĝin, tamen prefere formon de la pli posta "nysvenska" (novsveda), kiu ĉirkaŭ la tempo de Gustavo Vasa komenciĝis kaj poste pluevoluis al la "nusvenska" (nunsveda). Krome, kelkaj nekonsekvencaĵoj en la lingvostrukturo indikas, ke jenas teksto miksita kun elementoj de novsveda kaj nunsveda. Tial la lingvaĵo verŝajne egalas al tiu parolata en Svedio antaŭ 200–250 jaroj, sed kun kelkaj arkaikaj nuancoj.

Prezentita de

Inter la multnombraj artistoj, kiuj ludas tiun ĉi baladon en diversaj lingvoj, troviĝas ankaŭ konataj nomoj kiel

Teksto

en tradicia sveda en Esperanto
Bittida en morgon innan solen upprann
Innan foglarna började sjunga
Bergatrollet friade till fager ungersven
Hon hade en falskeliger tunga
Herr Mannelig herr Mannelig trolofven i mig
För det jag bjuder så gerna
I kunnen väl svara endast ja eller nej
Om i viljen eller ej:
Eder vill jag gifva de gångare tolf
Som gå uti rosendelunde
Aldrig har det varit någon sadel uppå dem
Ej heller betsel uti munnen
Eder vill jag gifva de qvarnarna tolf
Som stå mellan Tillö och Ternö
Stenarna de äro af rödaste gull
Och hjulen silfverbeslagna
Eder vill jag gifva ett förgyllande svärd
Som klingar utaf femton guldringar
Och strida huru I strida vill
Stridsplatsen skolen i väl vinna
Eder vill jag gifva en skjorta så ny
Den bästa I lysten att slita
Inte är hon sömnad av nål eller trå
Men virkat av silket det hvita
Sådana gåfvor jag toge väl emot
Om du vore en kristelig qvinna
Men nu så är du det värsta bergatroll
Af Neckens och djävulens stämma
Bergatrollet ut på dörren sprang
Hon rister och jämrar sig svåra
Hade jag fått den fager ungersven
Så hade jag mistat min plåga
Herr Mannelig herr Mannelig trolofven i mig
För det jag bjuder så gerna
I kunnen väl svara endast ja eller nej
Om i viljen eller ej
iam frumatene antaŭ sunleviĝo
antaŭ la birdoj komencis kanti
la montartrolino proponis al bela bienisto
per sia falsema lango
s-ro Mannelig s-ro Mannelig edzinigu min
pro ĉio, kion mi ofertas al vi
nur respondu jes aŭ ne
ĉu vi volas aŭ ĉu ne
al vi mi donos la dekdu ĉevalojn
kiuj gresumas jene en la bosko
neniam iu selo estis metita sur ilin
nek iam havis enbuskaĵon
al vi mi donos la dekdu muelejojn
situantajn inter Tillö kaj Ternö
kun muelŝtonoj faritaj el la plej ruĝa kupro
kaj la radoj kovritaj per arĝento
al vi mi donos la orumitan glavon
kiu sonoras pro dekkvin oraj ringoj
kaj kiam vi partoprenos batalon per ĝi
vi facile konkeros la batalkampon
al vi mi donos la novegan ĉemizon
la plej bonan por sin vesti
ĝi ne kudriĝis per kudrilo kaj fadeno
sed estas kroĉtrikita el la plej blanka silko.
tiajn donacojn mi volonte akceptus
se vi estus kristana virino
sed, nu, vi estas plej aĉa montartrolo
el la gento de diabloj kaj Necken
la montartrolino saltis el la pordo
plorante kaj kriante tiele
se mi sukcesus je tiu bela bienisto
estus mi liberigita de mia turmentiĝo
s-ro Mannelig s-ro Mannelig edzinigu min
pro ĉio, kion mi ofertas al vi
nur respondu jes aŭ ne
ĉu vi volas aŭ ĉu ne