Historio de Esperanto (Korĵenkov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La libro Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov estas unu el la diversaj verkoj kun tiu titolo. Ĝi priskribas la ĝeneralan historion de la Esperanto-movado. Eldonejo estis Sezonoj en Rusio, aperloko kaj -dato: Kaliningrad 2005.

Monato-recenzanto Reinaldo Marcelo Ferreira opiniis ke la verko "ne havas la malkaŝigan karakteron de La danĝera lingvo de Lins, nek ties analizemon de faktoj kaj cirkonstancoj, sed ĝia aŭtoro bone dokumentis sian verkon (pri kio atestas la bibliografia listo kaj notoj)" [...]. En medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn kaj atingojn, bonvenas sobraj prezentoj de historiaj faktoj."

Kvankam la verko estis verkita por didaktikaj celoj, ĝi ne havas ian koncernan metodologion, aperas nek demandaroj, nek materialoj nek ilustraĵoj. Troveblas ankaŭ aro da enhavaj eraroj, kaj ŝajnas ke ne ĉiu libro menciita en la bibliografio vere estis uzita.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]