Hugo Riemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Riemann (Hamburgo en 1889)

Karl Wilhelm Julius Hugo Riemann (naskiĝis la 18-an de julio 1849 en Groß-Mehlra ĉe Sondershausen (Thüringen); mortis la 10-an de julio 1919 en Lepsiko) estis germana muzikteoriisto, muzikhistoriisto, muzikpedagogo kaj muzikleksikonisto.

Hugo Riemann apartenas al la plej elstaraj personoj inter la muziksciencistoj. Siaj plej gravajn meritojn li atingis sur la kampo de la muzikteorio, kiun li ĝisfunde novigis.

Per sia teorio de la "funkcioj", baziĝanta sur harmonia duismo, Riemann metis la fundamentajn ŝtonojn de la nuntempa harmoniscienco. En modifita formo oni instruas ĝin ankoraŭ nun ĉe ĉiuj muzikedukejoj. Multaj muzikaj terminoj en liaj traktaĵoj nuntempe apartenas al la fakvortaro, ekz. "agogiko", "motivo" aŭ "frasigo". Vojmontra li estis ankaŭ sur la kampo de la muzikhistorio, ĉar li donis al ĝi ampleksan stilsciencan orientadon.

Eksteraj ligiloj