Iŝinomaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iŝinomaki (japane 石巻市) estas urbo en Gubernio Mijagi sur Honŝu, ĉefinsulo de Japanio. Ĝi situas sude de Kesennuma kaj norde de Sendaj ĉe Pacifiko. La urbon trafluas rivero Kitakami.

La urbo estis fondita la 1-an de aprilo 1933.

Ĝi havis la 1-an de januaro 2010 ĉ. 164,294 loĝantojn.

Ĝi estas unu el la plej trafitaj urboj dum la tertremo kaj cunamo de 2011.