Inŝiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inŝiri (arabe ولاية إينشيري|d) estas la naŭa el la 13 administraj regionoj de la okcidenta-afrika ŝtato Maŭritanio.

Ĝi limas oriente al regiono Adrar, sude al Trarza, norde kaj okcidente al Daĥlet Nuadibu. Krom tiuj ekzistas ankaŭ eta marborda parto de la Atlantiko. La apenaŭ loĝatan regionon kovras sabla kaj ŝtona dezerto. En 2000, gix havis entute 11.500 loĝantojn.

Inŝiri havas nur unu subregionon, nome Akĵuĵt; ĝia ĉefloko estas la sola urbeto Akĵuĵt, en kies ĉirkaŭo oni minas kupron. En la oazo Beniĉab estas fonto kun fosilia akvo, kiun oni enboteligas kaj ankaŭ per akvotubo prizorgas Akĵujt-on per trinkakvo.