Indiana gestlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eltiroj el la filmo farita dum la 1930 Conference on PISL conservation.

La indiana gestlingvo (angle Plains Indian Sign Language) estas gesta lingvo kiu ne estis intencita unuavice por surduloj, sed kiu estis antaŭe uzata kiel interetna helplingvo inter la indiĝenoj kiuj vivis en la prerio de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj: nigrapieduloj (Blackfoot), ĉejenoj, siuoj, kioŭoj kaj arapahoj. Ties etnaj lingvoj estas tre malsimilaj inter si.

La indiana gestlingvo estas piĝina lingvo, en kiu uziĝas preskaŭ nur signoj bildigaj kaj imitaj (ikonaj). Pro tio, ĝi estis facile komprenbla ankaŭ por eŭropdevenaj enmigrintoj, kiuj ankaŭ uzis ĝin aktive en siaj kontaktoj kun la indiĝenoj.

Jam en raporto de ekspedicio dum la jaroj 1540 – 1542, Francisko Vázquez de Coronado menciis, ke la indianoj kapablis tre bone komprenigi sin per gestoj. Dum la 19a jarcento, la uzado de la gestlingvo malplioftiĝis pro la disvastiĝo de la angla lingvo. En la unua duono de la 20a jarcento, ĝi tamen iom populariĝis ankaŭ inter skoltoj. Fine de la jarcento, ĝi aplikiĝis kiel helpilo por handikapuloj kiuj ne kapablas regi ordinaran lingvon, ankaŭ ne ordinaran gestan lingvon. Simila aplikiĝo ankaŭ troviĝis por Blisa skribo.

Referencoj