Inicialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inicialo estas komenca litero de vorto.

Multaj aŭtoroj pro modesteco subskribas siajn artikolojn per inicialoj (komencliteroj de la persona kaj familia nomoj).

En la mezepoko, kiam oni skribis librojn permane, estis kutimo desegni la inicialon de ĉapitro (la unuan literaron de la ĉapitro) kiel miniaturan pentraĵon, veran artverkon, en kiu aperis ankaŭ homaj figuretoj.

Ankaŭ nun, de tempo al tempo, oni presas la ĉapitrajn inicialojn tre grandaj aŭ eĉ kun ornamaĵoj, laŭ la estetika koncepto de la presisto.