Internacia Organizaĵo por Migradoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blue, la membroŝtatoj, verde la observantoj.

La Internacia Organizo por la Migradoj estas interregistara organizo, fondita en 1951, kiu okupiĝas pri la migradoj. Kun sidejo en Ĝenevo, ĝi havas lokajn oficejojn en pli ol 100 landoj. Temas pri organizo kreita per traktato inter suverenaj ŝtatoj, tamen, ĝi ne dependas de Unuiĝintaj Nacioj.

En la nuntempo en ĝi membras 127 ŝtatoj kaj aliaj 18 estas observantoj, kun la aldono de 76 interregistaraj kaj neregistaraj organizoj. La IOM ckonsistas el fleksebla strukturo kun pli ol 440 oficejoj en 100 landoj.

La IOM estas la ĉefa organismo rilate al migrado, kaj laboras por garantii ordigitan kaj humanan migradon, disvastigi la internacian kunlaboradon pri la afero, helpi en la serĉado de praktikaj solvoj al ĝiaj problemoj kaj disponigi asistadon al la migrantoj kiuj ĝin bezonas.

La Onstitucio de la Internacia Organizo por Migradoj eksplicite rekonas la rilaton inter migrado kaj ekonomia, socia kaj kultura disvolviĝo, kaj ankaŭ la rajton je libera cirkulado.

Eksteraj ligiloj